Romans 7
Esperanto
Translation: ESPERANTO
1Aŭ ĉu vi ne scias, fratoj (ĉar mi parolas al konantoj de la leĝo), ke la leĝo regas la homon tiel longe, kiel li vivas?Select Romans 7:1
2Ĉar la edzinigita virino estas leĝe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, ŝi liberiĝas el la leĝo de la edzo.Select Romans 7:2
3Se do, dum la edzo vivas, ŝi kuniĝas kun alia viro, ŝi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera de la leĝo, kaj ne estas adultulino, kvankam kuniĝinte kun alia viro.Select Romans 7:3
4Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la leĝo per la korpo de Kristo, por kuniĝi kun alia, nome kun tiu, kiu leviĝis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio.Select Romans 7:4
5Ĉar dum ni estis en karno, la laŭpekaj pasioj, kiuj estis per la leĝo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto.Select Romans 7:5
6Sed ni jam liberiĝis el la leĝo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.Select Romans 7:6
7Kion do ni diru? Ĉu la leĝo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la leĝo; ĉar mi ne konus deziron, se la leĝo ne dirus: Ne deziru;Select Romans 7:7
8sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono ĉian deziremon, ĉar ekster leĝo la peko estas senviva.Select Romans 7:8
9Kaj iam mi vivadis ekster la leĝo; sed kiam la ordono venis, la peko viviĝis, kaj mi mortis;Select Romans 7:9
10kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto;Select Romans 7:10
11ĉar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per ĝi min mortigis.Select Romans 7:11
12Tiel la leĝo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.Select Romans 7:12
13Ĉu do tio, kio estas bona, fariĝis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke ĝi montriĝu peko, estigante morton en mi per la bono-por ke per la ordono la peko fariĝu treege peka.Select Romans 7:13
14Ĉar ni scias, ke la leĝo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.Select Romans 7:14
15Ĉar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; ĉar mi ne agas laŭ tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras.Select Romans 7:15
16Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la leĝo, ke ĝi estas bona.Select Romans 7:16
17La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi.Select Romans 7:17
18Ĉar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne loĝas; ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono.Select Romans 7:18
19Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.Select Romans 7:19
20Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi.Select Romans 7:20
21Mi do trovas leĝon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas ĉe mi.Select Romans 7:21
22Ĉar mi ĝojas en la leĝo de Dio laŭ la interna homo;Select Romans 7:22
23sed mi vidas alian leĝon en miaj membroj, militantan kontraŭ la leĝo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la leĝon de la peko, kiu estas en miaj membroj.Select Romans 7:23
24Ho ve, mi malfeliĉulo! kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto?Select Romans 7:24
25Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la leĝo de Dio, sed per la karno al la leĝo de peko.Select Romans 7:25
Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain