Skip to content
Church.wiki
Romans

Romans 8

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.Select Romans 8:1

2Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto.Select Romans 8:2

3Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;Select Romans 8:3

4por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni, kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito.Select Romans 8:4

5Ĉar kiuj estas laŭ la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laŭ la spirito, pri la aferoj de la spirito.Select Romans 8:5

6Ĉar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco;Select Romans 8:6

7ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei;Select Romans 8:7

8kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas plaĉi al Dio.Select Romans 8:8

9Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio loĝas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.Select Romans 8:9

10Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco.Select Romans 8:10

11Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos eĉ viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loĝanta en vi.Select Romans 8:11

12Tial do, fratoj, ni estas ŝuldantoj, ne al la karno, por vivi laŭ la karno;Select Romans 8:12

13ĉar se vi vivas laŭ la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.Select Romans 8:13

14Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio.Select Romans 8:14

15Ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias: Aba, Patro.Select Romans 8:15

16La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio;Select Romans 8:16

17kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.Select Romans 8:17

18Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni.Select Romans 8:18

19Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio.Select Romans 8:19

20Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero,Select Romans 8:20

21ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.Select Romans 8:21

22Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun.Select Romans 8:22

23Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo.Select Romans 8:23

24Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas?Select Romans 8:24

25Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.Select Romans 8:25

26Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj;Select Romans 8:26

27kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio.Select Romans 8:27

28Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono.Select Romans 8:28

29Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;Select Romans 8:29

30kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.Select Romans 8:30

31Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?Select Romans 8:31

32Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun li?Select Romans 8:32

33Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto;Select Romans 8:33

34kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed leviĝis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni.Select Romans 8:34

35Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?Select Romans 8:35

36Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.Select Romans 8:36

37Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.Select Romans 8:37

38Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj,Select Romans 8:38

39nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.Select Romans 8:39

Next: Romans 9Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Romans

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.