Skip to content
Church.wiki
Song of Songs

Song of Songs 2

Esperanto

Translation: ESPERANTO

Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources

Start reading

1Mi estas la lilio de Ŝaron, La rozo de la valoj.Select Song of Songs 2:1

2Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.Select Song of Songs 2:2

3Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.Select Song of Songs 2:3

4Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo.Select Song of Songs 2:4

5Plifortigu min per vinberkuko, Refreŝigu min per pomsuko; Ĉar mi estas malsana de amo.Select Song of Songs 2:5

6Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra ĉirkaŭprenu min.Select Song of Songs 2:6

7Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.Select Song of Songs 2:7

8Ho, jen estas la voĉo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altaĵoj.Select Song of Songs 2:8

9Mia amato similas al gazelo aŭ al cervo. Ho, jen li staras post nia muro, Rigardante tra la fenestro, Sin montrante ĉe la krado.Select Song of Songs 2:9

10Mia amato vokas, li parolas al mi: Leviĝu, mia amatino, mia belulino, ho venu;Select Song of Songs 2:10

11Ĉar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis;Select Song of Songs 2:11

12La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la voĉo de la turto jam aŭdiĝas en nia lando;Select Song of Songs 2:12

13La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Leviĝu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.Select Song of Songs 2:13

14Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de la rokkrutaĵo, Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon; Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela.Select Song of Songs 2:14

15Kaptu al ni la ŝakalojn, la malgrandajn ŝakalojn, La detruantojn de la vinberĝardenoj, Kiam niaj vinberĝardenoj burĝonas.Select Song of Songs 2:15

16Mia amato apartenas al mi, Kaj mi apartenas al li, Kiu paŝtas inter la rozoj.Select Song of Songs 2:16

17Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similiĝu al gazelo aŭ al cervo Sur la montoj de aromaĵoj.Select Song of Songs 2:17

Next: Song of Songs 3Continue reading

Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Song of Songs

Selected verses

Select another verse to extend the range.

Highlight

My Bible

About this name

Listen

Uses an English voice provided by your browser.