Song of Songs 7
Esperanto
Translation: ESPERANTO
Modern translations such as the NIV or ESV are not available yet. They need a license, and we will add them when one is in place. All translations and their sources
1Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj, Majstre ellaboritaj.Select Song of Songs 7:1
2Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkaĵo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj;Select Song of Songs 7:2
3Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, Ĝemeloj de gazelino;Select Song of Songs 7:3
4Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;Select Song of Songs 7:4
5Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita.Select Song of Songs 7:5
6Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj!Select Song of Songs 7:6
7Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn.Select Song of Songs 7:7
8Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;Select Song of Songs 7:8
9Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.Select Song of Songs 7:9
10Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi.Select Song of Songs 7:10
11Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj.Select Song of Songs 7:11
12Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj; Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis, Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis, Ĉu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon.Select Song of Songs 7:12
13La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!Select Song of Songs 7:13
Esperanto (ESPERANTO). Public domain. Text from the CrossWire Bible Society module. About this translation