Skip to content
Church.wiki
Zechariah

Zechariah 1

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1En la oka monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante:Select Zechariah 1:1

2Forte koleris la Eternulo kontraŭ viaj patroj.Select Zechariah 1:2

3Diru do al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot.Select Zechariah 1:3

4Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antaŭaj profetoj, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj-sed ili ne aŭskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo.Select Zechariah 1:4

5Kie estas viaj patroj? kaj eĉ la profetoj, ĉu ili povas vivi eterne?Select Zechariah 1:5

6Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, ĉu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris: Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.Select Zechariah 1:6

7En la dudek-kvara tago de la dek-unua monato, tio estas de la monato Ŝebat, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante:Select Zechariah 1:7

8Mi vidis en la nokto: jen viro sidas sur ruĝa ĉevalo, kaj li troviĝas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li troviĝas ĉevaloj ruĝaj, brunaj, kaj blankaj.Select Zechariah 1:8

9Mi demandis: Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la anĝelo, kiu parolis kun mi, diris al mi: Mi montros al vi, kiuj ili estas.Select Zechariah 1:9

10Kaj la viro, kiu troviĝis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris: Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron.Select Zechariah 1:10

11Kaj ili mem ekparolis al la anĝelo de la Eternulo, kiu troviĝis inter la mirtoj, kaj diris: Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca.Select Zechariah 1:11

12Tiam ekparolis la anĝelo de la Eternulo kaj diris: Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj?Select Zechariah 1:12

13Kaj la Eternulo respondis al la anĝelo, kiu parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn.Select Zechariah 1:13

14Tiam diris al mi la anĝelo, kiu parolis kun mi: Proklamu kaj diru: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro;Select Zechariah 1:14

15kaj per granda indigno Mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj; ĉar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la malfeliĉon.Select Zechariah 1:15

16Tial tiele diras la Eternulo: Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en ĝi, diras la Eternulo Cebaot, kaj ŝnuro de ĉarpentistoj estos tirata en Jerusalem.Select Zechariah 1:16

17Ankoraŭ proklamu jenon: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Denove pleniĝos Miaj urboj per bonaĵo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.Select Zechariah 1:17

18Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis: jen estas kvar kornoj.Select Zechariah 1:18

19Kaj mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi: Tio estas la kornoj, kiuj disĵetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon.Select Zechariah 1:19

20Kaj la Eternulo montris al mi kvar majstrojn.Select Zechariah 1:20

21Mi diris: Kion ili intencas fari? Li respondis jene: Tiuj kornoj disĵetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas ĉi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo, por disĵeti ilin.Select Zechariah 1:21

Next: Zechariah 2Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Zechariah

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.