Skip to content
Church.wiki
Zechariah

Zechariah 3

Esperanto

Translation: ESPERANTO
Start reading

1Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontraŭagi al li.Select Zechariah 3:1

2Kaj la Eternulo diris al Satano: La Eternulo faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro.Select Zechariah 3:2

3Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaŭ la anĝelo.Select Zechariah 3:3

4Ĉi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaŭ li: Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris: Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.Select Zechariah 3:4

5Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la ĉeesto de la anĝelo de la Eternulo.Select Zechariah 3:5

6Kaj la anĝelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante:Select Zechariah 3:6

7Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se vi irados laŭ Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras ĉi tie.Select Zechariah 3:7

8Aŭskultu, ho ĉefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, ĉar ili komprenas misterajn signojn: jen Mi venigos Mian servanton-markoton.Select Zechariah 3:8

9Ĉar vidu la ŝtonon, kiun Mi metis antaŭ Josuon: sur ĉi tiu sola ŝtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur ĝi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de ĉi tiu lando en unu tago.Select Zechariah 3:9

10En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub vinberbranĉon kaj sub figarbon.Select Zechariah 3:10

Next: Zechariah 4Continue reading

Esperanto (ESPERANTO) · Public Domain

Reading settings

Choose a passage

Old Testament

New Testament

Zechariah

Selected verses

Tap another verse to select a range.

Highlight

My Bible

Listen

Uses an English voice provided by your browser.